Regiono de nacioj, naciecoj kaj popoloj de la Sudo

Regiono de nacioj, naciecoj kaj popoloj de la Sudo | |||
---|---|---|---|
Administra regiono | |||
![]() ![]() | |||
![]() | ![]() | ||
Flago | Blazono | ||
regiono de Etiopio [+] | |||
Lando | Etiopio | ||
Ĉefurbo | Aŭasa | ||
- koordinatoj | 7° N, 37° O (mapo)6.537.1Koordinatoj: 7° N, 37° O (mapo) [+] | ||
Akvokolektejo | 112 323,19 km² (11 232 319 ha) [+] | ||
Areo | 112 323,19 km² (11 232 319 ha) [+] | ||
Loĝantaro | 14 929 548 [+] (2007) | ||
ISO 3166-2 | ET-SN | ||
|
|||
![]() |
|||
Regiono de nacioj, naciecoj kaj popoloj de la Sudo | |||
![]() |
|||
En TTT: Oficiala retejo [+] | |||
La Regiono de nacioj, naciecoj kaj popoloj de la Sudo (akronime RNNPS, amhare የደቡብ ብሔር ብሔረሰቦችና ሕዝቦች ክልል, Yädäbub Bḥer Bḥeräsäbočna Hzboč Kllə) estas eksa regiono aŭ federacia ŝtato de Etiopio, unu el ĝiaj naŭ regionoj aŭ etnaj dividoj nomataj kililoĉo. Ĝi etendiĝis sur 112 727 km² sudoriente de la lando. En 1999 ĝi havis 12 132 000 loĝantojn. Ĝia ĉefurbo estis Aŭasa. Aliaj gravaj urboj estas Arba Minĉ, Ŭendo, Dila, Jinga Alem, Sodo, Bonga kaj Mizan Teferi. La regiono havas landlimojn kun Kenjo sude, la etiopia regiono Gambelo norde, norde kaj oriente kun Oromio kaj okcidente kun Sudano.
Translokiĝo al la urbo Arba Minĉ estis planita ĉar nova regiono Sidama (amhare ሲዳማ, kun ĉefurbo Aŭasa) estis apartigita post plebiscito la 18-an de junio 2020. La 23-an de novembro 2021, la regiono de la sudokcidentaj etiopaj popoloj (amhare የደቡብ ምዕራብ ኢትዮጵያ ህዝቦች ክልላዊ መንግስት, kun nova ĉefurbo Bonga) ankaŭ estis apartigita. Post alia referendumo en februaro 2023, la regiono Suda Etiopio (amhare ደቡብ ኢትዮጵያ, kun ĉefurbo Sodo) estis formita de la suda parto kaj la resto de la regiono estis renomita Centra Etiopio (amhare ማዕከላዊ ኢትዮጵያ, kun ĉefurbo Hosaena).