Aŭstenito

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Aŭstenito aŭ gamofero (γ-Fe) estas specifa formo de la fero kun maks. 2,06 % da karbono kaj aliaj elementoj.

Ĝi havas edrocentritan kuban kristalan strukturon, kiu elformiĝas je varmegigo de la fero super 910 °C. La gamofero iĝas nestabila super 1390 °C.

La aŭstenito estas grava ero de tiu rustorezista ŝtalo, kiun oni uzas por produktado de hospitalaj instalaĵoj, iloj, nutraĵ-liveraj cisternoj, manĝilaro.

La nomo aŭstenito venas de Siro William Chandler Roberts-Austen (1843-1902).