Aŭstralio en la Somera Olimpiko 1904

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Aŭstralia federacio en la Somera Olimpiko 1904
Somera Olimpiko 1904 en Sankta Luiso
Flagtenanto: 
Sportistoj 2 en 2 fakoj
Medaloj
rango: 10
Oro
0
Arĝento
3
Bronzo
1
Sume
4
vdr

La aŭstralia teamo aktiva en la Somera Olimpiko 1904 en Sankta Luiso havis 2 sportistojn. Ili partoprenis en 2 fakoj. La sportistoj atingis 3 arĝentajn kaj unu bronzan medalojn. Sume la teamo en la Olimpiko havis la 10-an rangon.

Corrie Gardner

Kvankam tio estis la triaj ludoj ĉe kiuj atletoj de Aŭstralio partoprenis, estis la unuan fojon ke tiuj atletoj konkuris reprezentante la Ŝtatkomunumon de Aŭstralio, kiu ekestis federacio kaj do ŝtato en 1901 - antaŭe la teritorio estis pluraj kolonioj en la Brita Imperio.

Tradicie, oni kredis ke aŭ unu aŭ du aŭstralianoj konkuris en la ludoj, kun nek gajnado de medaloj: la 25-jara Corrie Gardner estis sukcesa atleto kaj futbalisto en Aŭstralio, sed estis stresita pro la vojaĝaj kaj lokaj kondiĉoj en la olimpiko; pri alia atleto nur konatas la nomo Leslie McPherson kaj ke li aliĝis al tri konkursoj sed ne komencis en unu. Tamen, en 2009 aperis ke Frank Gailey, kiu poste enmigris al Usono kaj iĝis usona civitano, ankoraŭ ne faris tion kiam li konkuris en la Ludoj. Gailey gajnis tri arĝentajn medalojn kaj unu bronzan medalon en naĝado.

Formale kunordigis la teamon la Aŭstralia Olimpika Komitato, kiu jam estis fondita en 1895, ĝustatempe antaŭ la unua olimpiko de la moderna epoko, tiu de 1896.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]