Aŭstralio en la Somera Olimpiko 1980

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Aŭstralio en la Somera Olimpiko 1980
Somera Olimpiko 1980 en Moskvo
Flagtenanto:  Denise Boyd kaj Max Metzker (malfermo)
John Sumegi (fermo)
Sportistoj 120 en 17 fakoj
Medaloj
rango: 15
Oro
2
Arĝento
2
Bronzo
5
Sume
9
vdr

La aŭstralia teamo aktiva en la Somera Olimpiko 1980 en Moskvo havis 120 sportistojn. Ili partoprenis en 17 fakoj. Flagtenanto de la aŭstralia teamo estis Denise Boyd kaj Max Metzker dum la malferma ceremonio respektive John Sumegi dum la ferma. La sportistoj atingis 2 orajn, 2 arĝentajn kaj 5 bronzajn medalojn. Sume la teamo en la Olimpiko havis la 15-an rangon.

la teamo ĉi-foje en la eventoj mem ne reprezentiĝis per la nacia flago, sed per la olimpika - proteste kontraŭ la invado de la sovetunia armeo en Afganion duonjaron antaŭe.

La olimpiko estis ombrigita pro tio, ke multaj okcidentaj ŝtatoj bojkotis ĝin pro la invado de la sovetunia armeo al Afganio en decembro 1979 - la aŭstralianoj ne sekvis tiun bojkoton, nur sendis malpli da sportistoj ol kutime kaj proteste ne uzis la flagon de Aŭstralio kiel simbolo, sed la olimpikan flagon, kiu aparte forte simboligu pacon precipe inter ŝtatoj.

Flagoportantoj Denise Boyd (atletiko) kaj Max Metzker (naĝado), unuafoje en la historio de la teamoj du sportistoj dividis tiun honoron, portis la olimpikan flagon en la malferma festo anstataŭe de la nacia flago. Landoj marŝis laŭ la rusa alfabeto, kaj Aŭstralio estis do dua en la parado de nacioj, post Grekio, kiu tradicie gvidas la marŝon ekde 1928.

Kunordigis la teamon la Aŭstralia Olimpika Komitato.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]