Britio en la Somera Olimpiko 1980

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Britio en la Somera Olimpiko 1980
Somera Olimpiko 1980 en Moskvo
Flagtenanto:  Richard Palmer
Sportistoj 219 en 14 fakoj
Medaloj
rango: 9
Oro
5
Arĝento
7
Bronzo
9
Sume
21
vdr

La brita teamo aktiva en la Somera Olimpiko 1980 en Moskvo havis 219 sportistojn. Ili partoprenis en 14 fakoj. Flagtenanto de la brita teamo estis Richard Palmer. La sportistoj atingis 5 orajn, 7 arĝentajn kaj 9 bronzajn medalojn. Sume la teamo en la Olimpiko havis la 9-an rangon.

la teamo ĉi-foje en la eventoj mem ne reprezentiĝis per la nacia flago, sed per la olimpika - proteste kontraŭ la invado de la sovetunia armeo en Afganion duonjaron antaŭe.

La olimpiko estis ombrigita pro tio, ke multaj okcidentaj ŝtatoj bojkotis ĝin pro la invado de la sovetunia armeo al Afganio en decembro 1979 - la britoj ne sekvis tiun bojkoton, nur sendis malpli da sportistoj ol kutime kaj proteste ne uzis la flagon de Britio kiel simbolo, sed la olimpikan flagon, kiu aparte forte simboligu pacon precipe inter ŝtatoj.

Kunordigis la teamon la Brita Olimpika Asocio.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]