Britio en la Somera Olimpiko 1936

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Britio en la Somera Olimpiko 1936
Somera Olimpiko 1936 en Berlino
Flagtenanto:  Jack Beresford
Sportistoj 208 en 17 fakoj
Medaloj
rango: 10
Oro
4
Arĝento
7
Bronzo
3
Sume
14
vdr

La brita teamo aktiva en la Somera Olimpiko 1936 en Berlino havis 208 sportistojn. Ili partoprenis en 17 fakoj. Flagtenanto de la brita teamo estis Jack Beresford. La sportistoj atingis 4 orajn, 7 arĝentajn kaj 3 bronzajn medalojn. Sume la teamo en la Olimpiko havis la 10-an rangon. Kunordigis la teamon la Brita Olimpika Asocio.

La Somera Olimpiko donis bonegan okazon al la diktatora Nazia Germanio, kies gvidantoj tre ŝatis amasajn eventojn plenajn je patoso, prezentiĝi kvazaŭ la olimpika ideo estus la batalo inter nacioj, en kiu venkos la plej forta kaj rase supera - kaj ke estonta milito estos fakte la sama fortokomparo. Ke la olimpika ideo de 1896 fakte celis pacan komunan sportadon kaj interkonatiĝon, plej bone interamikiĝon, facile forgesiĝis fare de la propagandaj funkciuloj. La britaj sportistoj kiel ĉiuj eksterlandaj gastoj skeptike, sed afable spektis la unuan propagandan olimpikon.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

la teamo en la malferma ceremonio
la olimpika fajro flamis centre de Berlino, kadrigite de svastikaj flagoj