Saltu al enhavo

Hungario en la Somera Olimpiko 1936

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hungara reĝlando en la Somera Olimpiko 1936
Somera Olimpiko 1936 en Berlino
Flagtenanto:  Péter Bácsalmási
Sportistoj 216 en 21 fakoj
Medaloj
rango: 3
Oro
10
Arĝento
1
Bronzo
5
Sume
16
vdr

La hungara teamo aktiva en la Somera Olimpiko 1936 en Berlino havis 216 sportistojn. Ili partoprenis en 21 fakoj. Flagtenanto de la hungara teamo estis Péter Bácsalmási. La sportistoj atingis 10 orajn, unu arĝentan kaj 5 bronzajn medalojn. Sume la teamo en la Olimpiko havis la 3-an rangon.

Kunordigis la teamon la Hungara Olimpika Komitato (Magyar Olimpiai Bizottság, MOB), kreita jam en 1895.

Aparte sukcesaj estis Imre Harangi, kiu akiris oran medalon en boksado, Endre Kabos, kiu gajnis du orajn medalojn en sabra skermado, la lastan el tiuj en la sabra teamo de skermado kune kun Aladár Gerevich, László Rajcsányi, Tibor Berczelly, Pál Kovács kaj Imre Rajczy. Aldone aparte menciindas Ibolya Csák kiu gajnis oran medalon en virina altosalto. Krome ankaŭ Márton Lőrincz akiris oran medalon en greka-romia lukto, same Ödön Zombori kaj Károly Kárpáti en liberstila lukto kaj Ferenc Csík en 100-metra liberstila naĝado. Kaj nelaste la hungara teamo de akvopilkado kune atingis oran medalon, post sama sukceso jam en la somera Olimpiko 1932.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]
ora medalo el 1936
ora medalo el 1936