Ödön Zombori

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Ödön Zombori
Persona informo
NomoÖdön Zombori
Dato de naskiĝo22-a de septembro 1906
Loko de naskiĝoSzenta
Dato de morto29-a de novembro 1989
Loko de mortoBudapeŝto [#]
Okupoluktosportisto
Aĝo je morto83
Portalo pri Homoj
v  d  r
Information icon.svg

Ödön Zombori (naskiĝis la 22-an de septembro 1906, en Szenta, mortis la 29-an de novembro 1989, en Budapeŝto) estis hungara luktosportisto olimpika ĉampiono, grava hungara sportisto. Li iĝis elstara sportisto en la hungara sporta klubo MAC, ekde 1928 li venkis en tri hungaraj konkursoj. Post la dua mondmilito, li elmigris kaj vivis en Los Angeles. Li hejmenvenis malsane al Budapeŝto.

Li apartenis en ambaŭ stiloj (liberstila lukto, klasikstila lukto) al la plej elstaraj luktistoj de la mondo. Li akiris eŭropan ĉampionecon en 1931, en liberstila lukto; en 1933 en ambaŭ stiloj.

Li partoprenis en 3 olimpikoj:

  1. 1928: 5-a loko en klasikstila lukto, en pezokategorio 58 kg
  2. 1932: 2-a loko en liberstila lukto, en pezokategorio 56 kg
  3. 1936: 1-a loko, ormedalo en liberstila lukto, en pezokategorio 56 kg, en la Berlina Olimpiko


Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.