Ödön Zombori
Etoso
Ödön Zombori | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 22-an de septembro 1906 en Szenta |
Morto | 29-an de novembro 1989 (83-jaraĝa) en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | amatora luktisto |
Ödön ZOMBORI (naskiĝis la 22-an de septembro 1906 en Szenta, mortis la 29-an de novembro 1989 en Budapeŝto) estis hungara luktisto, trifoja olimpiano, olimpika ĉampiono. Li iĝis elstara sportisto en la hungara sporta klubo MAC, ekde 1928 li venkis en tri hungaraj konkursoj. Post la dua mondmilito, li elmigris kaj vivis en Los Angeles. Li hejmenvenis malsane al Budapeŝto.
Li apartenis en ambaŭ stiloj (liberstila lukto, klasikstila lukto) al la plej elstaraj luktistoj de la mondo. Li akiris eŭropan ĉampionecon en 1931, en liberstila lukto; en 1933 en ambaŭ stiloj.
Li partoprenis en 3 olimpikoj:
- 1928: 5-a loko en klasikstila lukto, en pezokategorio 58 kg
- 1932: 2-a loko en liberstila lukto, en pezokategorio 56 kg
- 1936: 1-a loko, ormedalo en liberstila lukto, en pezokategorio 56 kg, en la Berlina Olimpiko