Endre Kabos

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Endre Kabos
Persona informo
Naskonomo Katz Ede
Naskiĝo 5-an de novembro 1906 (1906-11-05)
en Oradea
Morto 4-an de novembro 1944 (1944-11-04) (37-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét vd
Ŝtataneco Hungario vd
Profesio
Okupo skermanto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Endre Kabos (pr. kaboŝ), laŭ hungarlingve kutima nomordo KABOS Endre estis hungara skermisto, olimpika ĉampiono, privatoficisto naskita en Nagyvárad la 5-an de novembro 1906 kaj mortinta en Budapeŝto la 4-an de novembro 1944.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Endre Kabos konkursis en la koloroj de la klubo Tisza István Vívó Club kaj de la Újpesti Torna Egylet. Li estis en 1931 la dua en la Eŭropo-ĉampioneco (Vieno), en 1932 en la olimpio (Los Angeles) la tria, en 1933 (Budapeŝto) kaj en 1934 (Varsovio) Eŭropo-ĉampiono. En 1936 en la olimpio de Berlino li estis ĉampiono de spadskermo. Li estis ano de la Eŭropo-ĉampiono hungara spadteamo kvarfoje (1931, 1933, 1934, 1935), dufoje olimpia ĉampiono (1932, 1936). Dum jaroj 1936–37 li estis 28 foje selektitulo. Li perdis sian vivon okaze de la eksplodigo de Margit-ponto de Danubo.

Fonto[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]