Károly Kárpáti

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Károly Kárpáti
Károly Kárpáti
Károly Kárpáti
Persona informo
Naskiĝo 2-an de julio 1906 (1906-07-02)
en Eger
Morto 23-an de septembro 1996 (1996-09-23) (90-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Juda tombejo sur Kozma strato
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo amatora luktisto • sporta trejnistoarbitraciisto • universitata instruisto
vdr

Károly Kárpáti [kAroj], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kárpáti Károly estis hungara luktisto, trifoja olimpiano, olimpika ĉampiono, trejnisto, arbitraciisto, altlerneja instruisto. Lia origina familia nomo estis Kellner.

Memortabulo kaj arbo pri Károly Kárpáti

Károly Kárpáti[1] naskiĝis la 2-an de julio 1906 en Eger, li mortis la 23-an de septembro 1996 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Károly Kárpáti devenis el juda familio. Li akiris diplomon en Gimnastika Altlernejo de Budapeŝto en 1937. Dum la 2-a mondmilito komence la kontraŭjudaj leĝoj ne tuŝis lin pro la olimpika ormedalo, tamen en la lasta periodo li estis trudlaboristo en la nuntempa Ukrainio. Li sukcese kaŝiĝis kaj travivis la holokaŭston. Li ricevis premiojn (ankaŭ internaciajn) inter 1936-1996.

Sporta kariero[redakti | redakti fonton]

Károly Kárpáti komencis luktadi en 1925 en Debrecen, inter 1926-1936 li estis luktisto en sportklubo de Újpest. Li estis hungara ĉampiono kvinfoje inter 1928-1932, dum li apartenis al la hungara nacia teamo 19-foje inter 1927-1936. Li estis olimpiano en Hungario en la Somera Olimpiko 1928, Hungario en la Somera Olimpiko 1932 kaj Hungario en la Somera Olimpiko 1936 kun ora kaj arĝenta medaloj en liberstila luktado, krome en eŭropa ĉampionumo li estis la unua en 1930. Li finis sian aktivan sportan karieron en 1936, poste li estis lerneja sportinstruisto, baldaŭ trejnisto, internacia arbitraciisto, kaj altlerneja instruisto en la Gimnastika Altlernejo, se ne paroli pri postenoj en la sporta vivo.

Liaj elektitaj disĉiploj[redakti | redakti fonton]

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • A ferde cipősaroktól a görbe hátig : az emberi test mechanikája és javító tornája (1940)
  • Birkózás (1947)
  • Görög-római és szabadbirkózás (1949)
  • Az aranyérem két oldala (1962)
  • Az idő sodrában : Sportról, olimpiáról, munkáról, életről, békéről (1985)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]