Miklós Szilvásy

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Miklós Szilvásy
Miklós Szilvásy maldekstre
Miklós Szilvásy maldekstre
Persona informo
Naskiĝo 5-an de decembro 1925 (1925-12-05)
en Márianosztra
Morto 24-an de majo 1969 (1969-05-24) (43-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Nova tombejo de Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo amatora luktisto
vdr

Miklós Szilvásy [miklOŝ silvAŝi], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Szilvásy Miklós, estis hungara luktisto, olimpiano, olimpika ĉampiono, trejnisto, policisto. Lia familia nomvarianto estis Szilvási.

Miklós Szilvásy naskiĝis la 5-an de decembro 1925 en Márianosztra, li mortis la 24-an de majo 1969 en Budapeŝto.[1]

Busto pri Miklós Szilvásy

Biografio[redakti | redakti fonton]

Piedo de Miklós Szilvásy estis trafita per pistolpafo en 1945, sed poste li resaniĝis. Ekde 1946 li estis ankaŭ aktiva policano. Li ricevis premiojn en 1952 kaj 1955.

Sporta kariero[redakti | redakti fonton]

Miklós Szilvásy estis luktisto en diversaj ĉefurbaj sportkluboj ekde 1942. Li estis hungara ĉampiono plurfoje ekde 1947, dum li apartenis al la hungara nacia teamo inter 1946-1956 34-foje. Li estis olimpiano en Hungario en la Somera Olimpiko 1948, Hungario en la Somera Olimpiko 1952 kaj Hungario en la Somera Olimpiko 1956 kun ora medalo (en 1952), krome en mondĉampionumo li estis la dua en 1953 en klasik-stila luktado en pezkategorio 73 kg. Lia plej konata trejnisto estis Károly Kárpáti. Depost sia aktiva sporta kariero li estis trejnisto.

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

  • busto en Budapeŝto
  • memortabulo en Márianosztra (2000)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]