Gimnastika Universitato de Budapeŝto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search

La Gimnastika Universitato (hungare Testnevelési Egyetem) en Budapeŝto estas (denove) memstara universitato ekde 2014.

Busto pri la fondinto Kuno Klebelsberg

Historio[redakti | redakti fonton]

Ministro Kuno Klebelsberg fondis altlernejon pri sportoj en 1925 sub nomo Hungara Reĝa Gimnastika Altlernejo. Komence oni instruis estontajn instruistojn pri gimnastiko, poste ankaŭ studentojn pri trejnistoj. Tiutempe oni fondis ankaŭ sportan klubon kaj bibliotekon pri sportoj. En 1928 lernis jam ankaŭ eksterlanda studento. En la sekva jaro anstataŭ 3 jaroj la lernado daŭris 4 jarojn. En 1930 oni fondis ankaŭ instituton pri sportoj. Post la 2-a mondmilito la vorto "Reĝa" estis forigita el la nomo. Ekde 1950 okazas la instruadoj ankaŭ vespera kaj koresponda sistemoj. En 1975 la altlernejo estis agnoskita altlernejo en rango universitato, ĝuste pot jardeko la nomo iĝis Hungara Gimnastika Universitato. Ekde 1993 ankaŭ anglalingve okazas la instruado. Inter 2000-2014 la universitata statuso ĉesis, ĝi iĝis fakultato de Universitato Semmelweis.

Ĝis 2007 lernis en la altlernejo/universitato 80 hungaraj olimpiaj ĉampionoj.

Instruistoj (elekto)[redakti | redakti fonton]

Studentoj (elekto)[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]