Gábor Reisz

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gábor Reisz
Gábor Reisz en 2015
Gábor Reisz en 2015
Persona informo
Naskiĝo 19-an de januaro 1980 (1980-01-19) (44-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Gimnastika Universitato de BudapeŝtoUniversitato Eötvös LorándUniversitato de Dramo kaj Filmo
Okupo
Okupo filmreĝisoroscenaristo • filmkomponisto • aktoro
vdr

Gábor Reisz [rejs], laŭ hungarlingve kutima nomordo Reisz Gábor estas hungara reĝisoro, scenaristo, komponisto.

Gábor Reisz

Gábor Reisz[1] naskiĝis la 19-an de januaro 1980 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Gábor Reisz akiris trejnistan diplomon en fakultato de Universitato Semmelweis, poste li studis en Scienca Universitato Loránd Eötvös, fine en 2011 li akiris reĝisoran diplomon en Universitato de Dramo kaj Filmo (Budapeŝto). Lia ĉefinstruisto estis Ildikó Enyedi. Jam dum la studentaj jaroj ekde 2003 li jam reĝisoris kaj verkis scenarlibrojn. Baldaŭ li ankaŭ komponis muzikojn de filmoj. Li ricevis kelkajn premiojn.

Liaj filmaj reĝisoraĵoj (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Tóth Árpád: Hajnali szerenád (mallonga filmo, 2003) - ankaŭ scenaristo, rolanto kiel filo
  • VAN valami furcsa és megmagyarázhatatlan (2014) - ankaŭ scenaristo, komponisto, kameraisto
  • Rossz versek (2018) - ankaŭ scenaristo, rolanto kiel Tamás

Liaj scenarlibroj (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Ritmus (mallonga filmo, 2005) - ankaŭ reĝisoro, komponisto, kameraisto, filmomuntisto
  • Judith Keith (mallonga filmo, 2010) - ankaŭ reĝisoro, komponisto

Liaj filmaj roloj (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Meglét (mallonga filmo, 2006) - rolanto: kliento; ankaŭ filmomuntisto
  • Retúr (mallonga filmo, 2012) - turisto

Liaj filmaj helporeĝisoraĵoj (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Panel (mallonga filmo, 2008) - ankaŭ komponisto
  • Kodály Method (televida serio, 4 epizodoj, 2011-2012)
  • Mijn beste vriendin Anne Frank (2021)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]