Gergely Kulcsár

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gergely Kulcsár
Gergely Kulcsár
Gergely Kulcsár
Persona informo
Naskiĝo 10-an de marto 1934 (1934-03-10)
en Budapeŝto
Morto 12-an de aŭgusto 2020 (2020-08-12) (86-jaraĝa)
en Vác
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo lancoĵetisto
vdr

Gergely Kulcsár [gergej kulĉAr], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Kulcsár Gergely estis hungara lancoĵetisto, kvarfoja olimpiano, trejnisto.

Gergely Kulcsár[1][2] naskiĝis la 10-an de marto 1934 en Nagyhalász, li mortis la 12-an de aŭgusto 2020 en Vác.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Gergely Kulcsár akiris pedagogian diplomon en Gimnastika Altlernejo de Budapeŝto en 1957, poste ankaŭ trejnistan diplomon. Ekde 1968 li instruis en la altlernejo. Li edziĝis en 1957, lia edzino naskis 2 geinfanojn en 1958, respektive en 1963. Li ricevis premiojn inter 1960-2012.

Sporta kariero[redakti | redakti fonton]

Gergely Kulcsár inter 1952-1972 estis lancoĵetisto en pluraj sportkluboj. Li apartenis al la hungara nacia teamo inter 1955-1972 56-foje, dum li estis hungara ĉampiono okfoje. Li estis olimpiano en Hungario en la Somera Olimpiko 1960, Hungario en la Somera Olimpiko 1964, Hungario en la Somera Olimpiko 1968 kaj Hungario en la Somera Olimpiko 1972 kun arĝenta kaj du bronzaj medaloj, krome en Universiado li estis la unua en 1961. Li finis sian aktivan sportan karieron en 1972, poste li estis trejnisto ankaŭ eksterlande.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]