István Géczi (futbalisto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
István Géczi
futbala golulo
Personaj informoj
Naskiĝo 16-an de marto 1944 (1944-03-16)
en Sajóörös
Morto 10-an de septembro 2018 (2018-09-10) (74-jaraĝa)
en Budapeŝto
Klubaj informoj
Nuna klubo
Pozicio
Profesiaj kluboj*
Jaroj Klubo Matĉoj (goloj)

* Profesiaj klubaj startoj kaj goloj
nur en hejma ligo kaj aktualaj laŭ la .

vdr

István Géczi [iŝtvAn gEci], laŭ hungarlingve kutima nomordo Géczi István estis hungara futbalisto (golulo), olimpiano, trejnisto, altlerneja instruisto, parlamentano.

István Géczi[1] naskiĝis la 16-an de marto 1944 en Sajóörös, li mortis la 10-an de septembro 2018 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

István Géczi maturiĝis en mezlernejo en Eger, poste li futbalis en prestiĝa ĉefurba teamo inter 1962 kaj 1975 en 309 matĉoj. En tiu periodo li estis hungara ĉampiono kvinfoje. Li estis ankaŭ membro de la nacia hungara teamo inter 1964-1974 23-foje. En la Somera Olimpiko 1972 lia nacia teamo ricevis arĝentan medalon. Li estis trejnisto de goluloj inter 1975-1980. Intertempe li akiris pedagogian diplomon en Gimnastika Altlernejo de Budapeŝto en 1969, trejnistan diplomon en 1976. eĉ li doktoriĝis en 1984. Inter 1975-1990 li estis altlerneja instruisto en alia universitato, inter 1985 kaj 1992 li estis katedrestro en rango docento. Inter 1985-1990 li estis parlamenta deputito.

Li edziĝis en 1965. Li ricevis signifan ŝtatan premion en 2004.

Vidu, aŭdu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]