Károly Aszalós

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Károly Aszalós
Károly Aszalós en 1977 kun Enikő Sütő
Károly Aszalós en 1977 kun Enikő Sütő
Persona informo
Naskiĝo 7-an de aprilo 1929 (1929-04-07)
en Baja
Morto 4-an de majo 1989 (1989-05-04) (60-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo koreografo • instruisto
vdr

Károly Aszalós [kAroj asalOŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Aszalós Károly estas hungara koreografo, altlerneja instruisto.

Károly Aszalós[1] naskiĝis la 7-an de aprilo 1929 en Baja, li mortis la 4-an de majo 1989 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Károly Aszalós maturiĝis en cisterciana gimnazio de Baja, poste li akiris pedagogian-trejnistan diplomon en Gimnastika Altlernejo de Budapeŝto en 1951. Pli frue ekde 1950 li estis koreografo de prestiĝa dancensemblo. Post la diplomo li ekinstruis en la Ŝtata Baleta Instituto. Ekde 1970 li ekinstruis en instituto pri cirkistoj, kie li estis institutestro en 1986. Li enkondukis la lernadon ankaŭ por eksterlandanoj, krome tie studis ankaŭ la manekenoj kaj stuntistoj. Li ricevis ŝtatan premion en 1960.

Liaj kontribuoj (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • A balettművészet felé (libro, kunaŭtoro, 1961)
  • A társastánc oktatóképző tanfolyam munkájáról (artikolo, 1969)
  • Porond és Iskola (scenarlibro)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]