Ferenc Török (moderna pentatlonisto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ferenc Török
Persona informo
Naskiĝo 3-an de aŭgusto 1935 (1935-08-03) (88-jaraĝa)
en Csillaghegy
Lingvoj hungaraanglagermana
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo politikistoscenaristo • modernpentatlonisto • advokatosporta trejnisto
vdr

Ferenc Török [torok], laŭ hungarlingve kutima nomordo Török Ferenc estas hungara juristo, moderna pentatlonisto, trejnisto, olimpika kaj monda ĉampiono.

Ferenc Török[1] naskiĝis la 3-an de aŭgusto 1935 en Csillaghegy (nuntempa kvartalo en Budapeŝto).

Sporta kariero[redakti | redakti fonton]

Ferenc Török komencis sportadi en Budapest Honvéd FC en 1952. Li estis la tria en 1956 teame en la hungara ĉampioneco. Li akiris arĝentan medalon en mondĉampioneco teame en 1961, same en la sekva jaro, sed en 1963 jam oran medalon. En Somera Olimpiko 1964 kaj Somera Olimpiko 1968 li estis la unua. En 1970 li forlasis la aktivan sporton. Resume li estis 9-foje hungara ĉampiono (3-foje individue, 6-foje teame), 4-foje monda ĉampiono. Intertempe en 1966 li akiris trejnistan diplomon en Gimnastika Altlernejo de Budapeŝto, inter 1976 kaj 1996 li estis trejnisto de la hungara elektita teamo. En tiu ĉi periodo liaj disĉiploj akiris 7 orajn medalojn. En la sekvaj jaroj li helpis la hungaran sportan movadon.

Jura kariero[redakti | redakti fonton]

Li akiris juran diplomon en Scienca Universitato Loránd Eötvös en 1957. Komence li havis postenon en juĝejo, baldaŭ li laboris en pluraj advokataj atelieroj. Li malfermis propran atelieron en 1992, sed pli frue li estis juristo en la sporta vivo. Depost fino de la socialismo (1990) li komencis politikadi kaj estis parlamentano 4 jarojn. En 1998 li retiriĝis pri la politiko. Li ricevis sportajn kaj ŝtatajn premiojn inter 1964-2005. Li edziĝis dufoje kaj havas 4 gefilojn.

Lia libro[redakti | redakti fonton]

  • Ha kell, újra lefutom! (2011)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]