András Galánfi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
András Galánfi
Persona informo
Naskiĝo 25-an de marto 1945 (1945-03-25) (79-jaraĝa)
en Hajdúszoboszló
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo skulptisto • carver
vdr

András Galánfi [andrAŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Galánfi András estas hungara instruisto, skulptisto pri lignoj.

András Galánfi [1] naskiĝis la 25-an de marto 1945 en Hajdúszoboszló.

Biografio[redakti | redakti fonton]

András Galánfi frekventis gimnazion en sia naskiĝurbo, poste li studis en pedagogiaj altlernejoj en Debrecen kaj Nyíregyháza, fine en Gimnastika Altlernejo de Budapeŝto. Li komencis siam instruistan karieron en bazlernejo en la regiono, poste inter 1970 kaj 1995 li estis instruisto pri gimnastiko en sia naskiĝurbo. Jam ekde la fruaj jaroj li okupiĝis ankaŭ pri skulptado de lignoj. En 1973 li fondis studion pri lignoskulptado. Ekde 1975 li ĉiujare aranĝis somerajn tendarojn por lernantoj, kiuj ŝatis skulptadi. En 1992 li fondis faklernejon pri skulptistoj, poste li estis lernejestro ĝis la emeritiĝo en 2008. El la tuta Eŭropo alvenis lernantoj al la skulptista faklernejo. Li ricevis 4 premiojn inter 1996-2017, la lasta estis premio Kossuth.

Elektitaj lignoskulptaĵoj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]