Aŭtobusa akcidento en Oznobiŝino (2013)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Aŭtobusa akcidento en Oznobiŝino (2013) (Moskvo)
Aŭtobusa akcidento en Oznobiŝino (2013) (Moskvo)
DEC

Aŭtobusa akcidento en Oznobiŝino okazis la 13-an de julio 2013 en apudmoskva vilaĝo Oznobiŝino[1] proksime al Podolsk. Ĉirkaŭ 13:00 (moskva tempo) ŝarĝaŭto kun pecetigita ŝtono koliziis kun pasaĝera apudurba aŭtobuso (itinero 1033 Podolsk - Ĵoĥovo). Pro la katastrofo pereis 18 homoj, kelkaj dekoj estis vunditaj kaj poste enhospitaligitaj en Podolsk kaj Moskvo[2].

Dum la esplorado evidentiĝis, ke la veturiginto de ŝarĝaŭto ne havis permesilon por laborado en Rusio; krome, la akcidentinta aŭtomobilo malbone funkciis. La 4-an de aŭgusto 2014 li estis kondamnita al malliberigo por 6 jaroj kaj 9 monatoj[3].

Referencoj[redakti | redakti fonton]