Aŭtobusa stacidomo
Aŭtobusa stacidomo estas strukturo kie alurbaj, algrandurbaj aŭ interurbaj busoj haltas por elbusigi aŭ albusigi pasaĝerojn. Ĝi estas pli granda ol bushaltejo, kio estas kutime simple loko sur la vojflanko, kie busoj povas halti, plej ofte nur por unu aŭ kelkaj buslinioj. Ĝi povas esti destinita kiel fina stacio por kelkaj itineroj, aŭ kiel transira stacio kie la itineroj daŭras.
Busostacidomaj platformoj (kajoj) povas esti asignitaj al fiksaj buslinioj, aŭ variable en kombinaĵo kun dinamika pasaĝera informsistemo.[1] Ĉi-lasta modelo postulas pli malmultajn platformojn, sed ne provizas al la pasaĝeroj la komfortom de konado de la platformo bone anticipe kaj atendadon tie.
Notoj[redakti | redakti fonton]
- ↑ New hightech bus station in Amstelveen opened. Vialis (2009-10-13). Alirita 2010-02-07. Arkivigite je 2012-09-17 per Archive.today
Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]
- Bus Stop nome filmo reĝisorita de Joshua Logan kie stelulis Marilyn Monroe
En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Bus station en la angla Vikipedio.