Aŭtokodoj en Estonio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
specimeno de aktuala estona licencplato
aŭtokodo de 1993 ĝis 2004
armea licencplato

La aktualaj aŭtokodaj licencplatoj de Estonio (estone: numbrisiltnumbrimärk) ekde ilia enkonduko en 1991 konsistas el tri ciferoj kaj tri literoj. Unue emblemo de la teknika kontrolo, necesa ĉiun duan jaron, dividis la ciferojn maldekstre kaj literojn dekstre - intertempe la novaj licencplatoj laŭ normo de la Eŭropa Unio estas sen tia emblemo. La sistemo de la estonaj aŭtokodoj videble similas al tiu de Svedio. Samkiel en Svedio, la aŭtokodo ne ligitas al la persono de la aŭtoposedanto aŭ al ties loĝloko, sed al la aŭto mem.

En 1993 la apero de la licencplatoj iomete ŝanĝiĝis. Dum komence la nigra kadro ĉirkaŭ la plato estis interrompita flanke, ĝi ekde tiam estas seninterrompa. Ekde la membriĝo de Estonio en la Eŭropa Unio la 1-an de majo 2004 la licencplatoj samas al tiuj de la aliaj EU-membroŝtatoj: maldekstre estas blua strio, sur kiu supre videblas la 12 steloj de la eŭropa flago kaj sube la nacia kodo EST el blankaj literoj.

Ekde pluraj jaroj nur disdonatas aŭtokodoj, kies cifera bloko komenciĝas per „T“ (en Tartu), „M“ (en Talino kaj la distrikto Harju) aŭ „A“ (en la aliaj partoj de Estonio).

Kontraŭ aldona pago eblas mendi laŭdeziran kombinon el tri ciferoj kaj tri literoj (ekzemple „777 XXX“), kontraŭ pli alta pago ankaŭ liberan kombinon (ekzemple sian propran nomon).

Diplomataj licencplatoj havas bluan fonon kaj blankajn literojn. Ili komenciĝas per la „CD“ aŭ „AT“ („ataŝeo“) kaj sekvas maksimume kvar ciferoj. Privataj aŭtoj de ambasadoroj komenciĝas per la literkombino „CMD“. La unuaj du el la tri ciferoj reprezentas la landon de la diplomato.

Eksterlandanoj konstante vivantaj en Estonio ricevas flavajn licencplatojn kun nigraj literoj kaj ciferoj. La literobloko komenciĝas per „EE“.

Dumtempaj licencplatoj havas ruĝajn literojn kaj ciferojn sur ruĝa fono. Ili konsistas el nur du literoj kaj kvar ciferoj. Kaj licencplatoj de la estona armeo havas nigran fonon kaj blankajn literojn kaj ciferojn.

Loko, kie la aŭto ricevis sian aŭtokodon[redakti | redakti fonton]

(unua litero)

  • A ĉiuj partoj de Estonio ne menciitaj sub M kaj T
  • M Talino kaj distrikto Harju
  • T Tartu

Loko, kie la aŭto ricevis sian aŭtokodon - sistemo de la 1990-aj jaroj[redakti | redakti fonton]

(unua litero)