Fairchild Republic A-10 Thunderbolt II

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ĉi tiu artikolo estas pri aviadilo. Pri la aliaj signifoj de la titolo vidu apartigilon A kun nombro


A-10 Thunderbolt II
Priskribo
Taskoj aera apogo (A-10), aera skoltado (OA-10)
Produkta firmao Fairchild Republic
Ekuzita marte de 1976
po-unua prezo 9,8 mio. Usona dolaro
Inventaro aktiva: 143 A-10, 70 OA-10; rezervo: 46 A-10, 6 OA-10; nacia gvardio: 84 A-10, 18 OA-10
aviopersonaro 1 piloto
Diametroj
Longo 16,26 m
Enverguro 17,42 m
Alto 4,42 m
Fluga surfaco 47,01 m²
Maso
Malplene 9.761 kg
Kun fuelo 4.853 kg
Ŝarĝite 14.846 kg
Maks. ĉe starto 22.680 kg
Movilo
Movforto Du ’’General Electric TF34-GE-100 Turbofans’’
ŝovforto je 40,32 kN (4112 kp)
Povumo
Maks. rapido 706 km/h (super maralto )
Min. rapido ca. 320 km/h
Batala agoradio (efikdistanco) 1.000 km
Transiga agoradio 4.091 km
Maks. flugalto 45.000 ft 13.636 m
Ascendo 6.000 futo/min 1.828 m/min
Armilaro
Kanonoj unu 30 mm GAU-8/A
Bomboj 7.257 kg sur 11 pilonoj

La Fairchild-Republic A-10 Thunderbolt II aŭ kiel la pilotoj ĝin nomas Warthog ("fakoĉero") pro la terura ekstero, estas ekde 1975 la plej grava terproksime atakanta batalaviadilo de US Air Force. Tiu simpla, efektiva kaj traviv-kapabla dumotora subsona jeto povas engaĝi kontaŭ ĉiu tipo de la grundaj celoj kiel ekz. tanko kaj aliaj kirasitaj veturiloj. Pli ekzitstas la skolta varianto OA-10, kiu servas kiel antaŭenŝovita pafmaŝino.

Spite al ties grando, A-10 estas tre moviĝema kaj tio estas grava faktoro por Thunderbolt II, uzi ĝin en malaltflugaj operacoj. Ĝi povas longtempe resti proksime al la batalkampo kaj operaci sub 1.000 futoj kun vidkapablo de 2,4. Ties batala agoradio kaj ties ekstartaj kaj alteriĝaj kapabloj permasas la operacoj el proksimo de la fronto. Helpe de noktovidiloj, la pilotoj povas plenumi siajn misiojn eĉ en tuta mallumo.

Thunderbolt II-oj havas noktovidil-kongruan pilotejon kun granda vezikoforman kupolon, kiu ebligas por la pilotoj rund-vidon. La piloto estas protektita per 400 kg titan-kiraso (nomata ankaŭ titan-bankuvo), kiu ankaŭ kovras la flugkontrolan sistemon kaj kontraxstaras eĉ kontaŭaviadilajn pafilojn kun 23 mm. La fueltanko estas estas memfermiĝema kaj tiel planita, ke ĝi ne eksplodas ĉe trafo. La hidraŭla flugkontrola sistemo povas anstataŭi per mana sistemo. Tiu ebligas al la pilotoj direkti, gvidi alterigi la flugmaŝinon, se hidraŭliko misfunkcias aŭ partoj de la flugiloj difektitas. La motorejo estas tiel almontitaj, por ke estu minimuma ŝanco pri perdo de ambaŭ movilo samtempe en batalo.

Al la avionika ekipaĵo apartenas kominikloj, inercia navigado, pafkontrola sistemo, noktovidiloj. Al la piloto montras antaŭokula prezentilo (Head-Up-Display) la rapidon, alton, falangulon, navigadajn onformojn ka celreferencojn. La LASTE-sistemo (Low Altitude Safety and Targeting Enhancement system) kalkulas daŭre la trafpunkton de la liberfalantaj armiloj. Sub la fuzelaĝo estas almontita "Pave Penny"-lasera celprezentilo, per kiu la precizecaj bomboj direktiĝas en la celon aŭ eblligas lumigi por aliaj unuoj celon en aero aŭ surtere. La aviadilo uzas duonaŭtomate kontraŭ la atakoj infrarŭgan- aŭ radardurektitan tero-aero-raketojn. Ĉiu A-10 estas ekipita per Global Positioning System (GPS).

La 30-mm-a kanono GAU-8/A de Gatling-konstruo pafas 3.900 tankokrevajn municiojn je minuto kaj povas detrui multajn tercelojn ĝis la peze kirasita veturilo. La retrofrapo de tiu kanono estas pli forta ol la ŝovforto de la movilo, tiel oni povas pafi nur dum mallonga tempo.

Historio

Post la pozitivaj spertoj kun Rockwell OV-10, komenciĝis la evoluigo de speciala flugmaŝino por kontraŭtanko batalo. La desegno de A-10 sukcesis kontraŭ la konkuranta Northrop A-9. La provflugo de A-10 okazis la 10-an de majo en 1972. La unua seriopreta A-10A estis liverita oktobre de 1975 al Davis-Monthan Air Force Base en Arizona. Poste ĝi estis nebonvena ĉe Air Force-Arsenal. La gvidantoj de Air Force preferis la prestiĝan ĉasaviadilon F-15 kaj F-16 kaj ili volis engaĝi helikopterojn en la terproksima batalo.

Dum la operacio dezerta ŝturmo en 1991 en Irako, la A-10 montris fidindecon de 95,7 %. La aviadiloj partoprenis en 8.100 atakoj kaj starigis 90 procentojn de AGM-65 Maverick-raketoj elpafitaj dum tiu milito. Die Thunderbolt II-oj detruis pli ol 1.000 tankojn, 2.000 armeajn veturilojn kaj 1.200 artileriajn kanonojn. Oni perdis nur A-10, malpli ol antaŭplanita.

La aviadiloj partoprenis atakojn en Kosovo en 1999, en Afganistano en 2001- 2002 kaj en 2003 denove en Irako.

Oni planas la uzadon de aviadilo ĝis min. 2028, poste oni volas anstataŭi ĉiun flugmaŝinon kontraŭ supersona Joint Strike Fighter.

retpaĝoj

vidu ankaŭ: flugmaŝino; batalaviadilo; ĉasaviadilo

Eksteraj ligiloj