AIX

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pri la aliaj signifoj de AIX rigardu en AIX (apartigilo).

AIX

Lasta stabila versio 7.3.1
Programlingvo C
Permesilo nelibera permesilo
Retejo www.ibm.com/aix
vdr

AIX estas la versio de komputila operaciumo Unikso de IBM. La unua eldono de AIX ekiĝis en 1986. Ĝi havis reputacion de granda malsameco de aliaj variantoj de unikso, malgraŭ ĝia havo de ĉiuj la officialaj normoj. Ĝi havas ankaŭ multajn bonajn administrilojn por dosieraroj.

Oni trovas AIX ĉefe en la komputiloj de la serio RS/6000; malsame al Sun kaj aliaj komputilaj kompanioj, unikso ne estis la sola operaciumo de IBM, kiu uzis ĝin ĉefe en sciencaj uzoj. Aliaj operaciumoj kaj komputilsistemoj, kiel OS/400, estis plej popularaj en la afera mundo por IBM ol uniks-sistemoj.

La plej nova versio de AIX (en 2004) nomis AIX5L kaj havas multajn funkciojn por helpi kunlaboro kun Linukso. Oni eĉ povas diri, ke Linukso estas la ĉefa Uniksema operaciumo de la hodiaŭa IBM, kaj la plej bela epoko de AIX jam pasis.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]