ARRL

El Vikipedio, la libera enciklopedio
ARRL-radio-stacio W1AW en Newington, CT
Radio-aktiveco ĉe W1AW

American Radio Relay League (ARRL; Esperante: La amerika radio-relajsa ligo) estas la nacia unuiĝo de radioamatoroj en Usono.

Ĝi estis fondita en majo 1914 de Hiram Percy Maxim. Nun (2013) ĝi havas ĉ. 156.000 membrojn.

Servoj

ARRL ofertas diversajn servojn al ĝiaj membroj:

  • reprezentado de la amatora radio kontraŭ politiko, ekonomio kaj scienco.
  • senkosta dissendo de konfirmkartoj al la konfirmkarto-burooj en aliaj landoj tutmonde.
  • eldonado de libroj kaj magazenoj pri amatora radio, i. a. la magazeno QST.
  • organizado de konkursoj, i.a. la internacia DX-konkurso.
  • organizado de amatorradiaj diplomoj.
  • organizado de ekzamenoj por la laŭ manmdato de la ŝtata komisio FCC.

Eksteraj ligiloj