McDonnell Douglas AV-8B Harrier II
La AV-8B Harrier II estas militaviadilo kiu kapablas ekflugi kaj surterigi vertikale kaj formas parton de la dua generacio de la britia aviadilo Harrier, post disvolvigo fare de Britio kaj Usono de la modeloj Hawker Siddeley Harrier kaj Sea Harrier. Estas uzata ĉefe por atako kaj funkcias ĉefe el malgrandaj aviadilŝipoj aŭ similaj malgrandaj bazoj.
Ĝi estas uzata de la Usona Armeo, sed ankaŭ estis eksportita al Italio kaj al Hispanio. La Brita Armneo uzas britan modelon.
Ĝi estis uzata en veraj militaj atakoj kiaj tiuj de la Golfa Milito, la bombardado de NATO kontraŭ iama Jugoslavio, Milito en Afganio kaj la Invado de Irako de 2003.