A River Runs Through It

El Vikipedio, la libera enciklopedio
A River Runs Through It
filmo
Originala titolo A River Runs Through It
Originala lingvo angla lingvo
Kina aperdato 1992, 6 maj. 1993
Ĝenro filmbiografio, rakonto pri plenkreskiĝo, filma dramo, filmo bazita de literatura verko
Kameraado Philippe Rousselot
Reĝisoro(j) Robert Redford
Produktisto(j) Jake Eberts • Robert Redford • Patrick Markey
Scenaro Norman Maclean • Richard Friedenberg
Loko de rakonto Montano
Muziko de Mark Isham
Rolantoj Craig Sheffer • Brad Pitt • Tom Skerritt • Brenda Blethyn • Emily Lloyd • Edie McClurg • Michael Cudlitz • Joseph Gordon-Levitt • Robert Redford • Stephen Shellen • William Hootkins • Susan Traylor
Honorigoj Akademia Premio por la Plej Bona Kinematografio
IMDb
vdr

A River Runs Through It (Rivero trafluas) estas usona drama filmo de 1992 reĝisorita de Robert Redford en kiu stelulas Craig Sheffer, Brad Pitt, Tom Skerritt, Brenda Blethyn, kaj Emily Lloyd. Ĝi estas bazita sur duon-membiografia novelo de 1976 nome A River Runs Through It de Norman Maclean, adaptita laŭ scenaro de Richard Friedenberg. Filmita en kaj ĉe Missoula, Montano, la historio sekvas du filojn de presbiterianisma pastro, el kiuj unu estas studema dum la alia rebelema, dum ili kreskiĝis kaj maturiĝis en regiono de la Roka Montaro dum tempo el ĉirkaŭ la Unua Mondmilito ĝis la komencaj tagoj de la Granda Depresio, inklude parton de la Prohibicia epoko.

La filmo ricevis la Oskar-premion al la Plej Bona Fotografio kaj estis nomumit ankaŭ por Plej Bona Muziko, Originala Filmomuziko kaj Plej Bona Adaptita Scenaro. La filmo enspezis ĉirkaŭ 66 milionoj da usonaj dolaroj kaj ricevis positivajn rezencojn el kritikistoj.

Intrigo[redakti | redakti fonton]

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

Krom rigida edukado de la du fratoj fare de ilia patro, ili ricevis ankaŭ pasion por rivera hok-fiŝkaptado kaj ĝenerale por naturo. Jam maturaj, Norman estas sukcesa studento, dum Paul estas loka ĵurnalisto. Ili kverelas rilate al riska aventura kanoado, kaj Norman ekscias, ke Paul estis arestita pro interfrapado, kaj ke li estas kartoludisto kaj diboĉulo.

Norman amikiĝas kun Jessie Burns, kiu petas la fratojn porti ŝian fraton Neal fiŝkaptadi, kion ili ne volas, ĉar ili konsideras tiun dediĉon serioze, dum Neal ne; fakte li ebriiĝas la fiŝkaptan tagon. Finfine okazas nova karmemora fiŝkapta tago por la patro kaj la du filoj, sed ankoraŭ venos alia malbona novaĵo.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Geaktoraro kaj roluloj[redakti | redakti fonton]

  • Craig Sheffer kiel Norman Maclean
  • Brad Pitt kiel Paul Maclean
  • Tom Skerritt kiel Reverend Maclean
  • Brenda Blethyn kiel Mrs. Maclean
  • Emily Lloyd kiel Jessie Burns
  • Edie McClurg kiel Mrs. Burns
  • Stephen Shellen kiel Neal Burns

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]