Saltu al enhavo

A Serious Man

El Vikipedio, la libera enciklopedio
A Serious Man
filmo
Originala titolo A Serious Man
Originala lingvo angla lingvo • jido • hebrea lingvo
Kina aperdato 12 sep. 2009, 4 nov. 2010, 21 jan. 2010
Ĝenro komedia dramo, filma dramo
Kameraado Roger Deakins
Reĝisoro(j) Ethan Coen • Joel Coen
Produktisto(j) Joel Coen • Ethan Coen
Scenaro Coen brothers
Loko de rakonto MinesotoMineapolo
Muziko de Carter Burwell
Rolantoj Michael Stuhlbarg • Richard Kind • Simon Helberg • Adam Arkin • Amy Landecker • Fyvush Finkel • George Wyner • Steve Park • Fred Melamed • Michael Lerner • Warren Keith • Peter Breitmayer • Steve Park • Raye Birk
Produktinta firmao StudioCanal 
Working Title Films 
Relativity Media
Honorigoj National Board of Review: Top Ten Films
IMDb
vdr

A Serious Man (Serioza viro) estas nigrhumura drama filmo de 2009 verkita, reĝisorita, produktorita kaj eldonita de la Fratoj Coen. La filmo iom bazita sur la historio de Ijob, estas protagonistigita de Michael Stuhlbarg, kiu ludas la rolon de judo el Minesoto kies vivo malaltiĝas kaj profesie kaj persone, kio kondukas lin al pridemandado de lia kredo.

La filmo ricevis pozitivajn kritikojn, estis nomumita al Ora Globo por Stuhlbarg, rangiĝis en la 10 pintaj de 2009 de la American Film Institute kaj de la National Board of Review kaj ricevis du nomumojn al Oskar-premio inklude por tiu de la plej bona filmo.

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

La agado okazas en St. Louis Park, Minesoto, en 1967, kaj iel montras la infanaĝon de la fratoj Coen, kiel ili memoris ĝin.​ La protagonisto estas Larry Gopnik, juda profesoro kiu loĝas en juda kvartalo de meza klaso en la ĉirkaŭoj de Mineapolo.​ La historio centriĝas en la luktado kaj spirita kaj ekzistadisma de Gopnik kiam lia edzino Judith planas abandoni lin por lia kolego Sy Ableman. Plia sufero venas de la fakto ke lia malriĉa frato Arthur loĝas ĉe Larry. Tiu ekpridemandas la valoron de sia vivo, dum eltenas tiujn aferojn kaj aliajn kiuj plue venas, kiel jenaj: lia filo, Danny, ŝtelas monon el li por aĉeti marihuanon; lia filino Sarah same faras por financi rinoplastion; studento klopodas subaĉeti lin por estis aprobita kaj minacas per proceso; kaj najbarino alvokas sian atenton. Larry petas konsilojn al tri diversaj rabenoj cele al la solvo de siaj problemoj.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Geaktoraro kaj roluloj

[redakti | redakti fonton]
  • Michael Stuhlbarg kiel Lawrence "Larry" Gopnik.
  • Richard Kind kiel Arthur Gopnik, frato de Larry.
  • Sari Wagner Lennick kiel Judith Gopnik, edzino de Larry.
  • Fred Melamed kiel Sy Ableman.
  • Aaron Wolff kiel Danny Gopnik.
  • Jessica McManus kiel Sarah Gopnik.
  • Peter Breitmayer kiel Mr. Brandt.
  • Adam Arkin kiel Don Milgram.
  • George Wyner kiel rabeno Nachter.
  • Katherine Borowitz kiel Mimi Nudell.
  • Fyvush Finkel kiel Reb Groshkover.
  • Simon Helberg kiel rabeno Scott Ginzler.
  • Alan Mandell kiel rabeno Marshak

Referencoj

[redakti | redakti fonton]