Aabenraa

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
La urbodomo de Aabenraa

Aabenraa (ankaŭ Åbenrå, germane Apenrade, frise Apenrua, sudjutlande Affenro) estas dana urbo en la regiono Syddanmark (germane Nordschleswig) kun ĉ. 16.000 loĝantoj. Ĝi situas ĉ. 30 kilometroj norde de Flensburg en Germanio apud fjordo de la Balta Maro, la Fjordo de Aabenraa. Aabenraa havas malnovan tradicion kiel havena, marista kaj ŝipkonstrueja urbo. Ĝis hodiaŭ ĝi estas grava haven-urbo kun vidinda malnova urbocentro.

De 1864 ĝis 1920 la urbo apartenis al Prusio kaj pro tio de 1871 ĝis 1920 al la Germana Regno. Ĝi hodiaŭ estas centro de la germana minoritato en la regiono.

Aabenraa estas la naskiĝ-urbo de la germana politikisto Ernst Reuter (1889–1953), urbestro de Magdeburgo kaj Berlino kaj en la distrikto naskiĝis la dana pentristo Christoffer Wilhelm Eckersberg (1783–1853).