Abanotubani

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Koordinatoj: 41° 41′ 16″ N 44° 48′ 40″ O / 41.68778 °N, 44.81111 °O / 41.68778; 44.81111 (mapo)

Kupoloj de la publikaj banejoj en Abanotubani kun lignaj domoj kaj minareto fone.

Abanotubani (en kartvela lingvo აბანოთუბანი, laŭvorte "baneja distrikto") estas distrikto de Tbiliso, la ĉefurbo de Kartvelio, situanta en la tiel nomata Malnova Tbiliso kaj fame konata pro la publikaj banejoj el sulfuraj akvoj, kelkaj subteraj, el kiuj emerĝas kupoloj stratnivele kaj ĝia lignaj domoj.

Ĝi situas ĉe la orienta flanko de la rivero Mtkvari ne for de la fortikaĵo Narikalo fronte de la monteto Meteĥi. Abanotubani estas historia loko de Tbiliso, ĉar laŭ la legendo, tie falis la falko de la reĝo de Iberio, Vaĥtang Gorgasali, pro kio li malkovris la varmajn akvojn kaj poste tie fondis la novan ĉefurbon.