Abatejo Vornbach

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Historio[redakti | redakti fonton]

Iama abateja kirko

La klostro konsekrita al Mario kaj Benedikto starigitis antaŭ 1050 fare de grafino Himiltrud kiel kolegiata preĝejo. En 1094 grafo Ekbert la 1-a de Formbach kaj ties edzino Mathilde de Lambach-Pitten kiel ankaŭ grafo Ulrich de Windberg responsis pri la ŝanĝo je benediktana monaĥejo. Ĉiuj kvar fondintoj venis el la familio de la grafoj de Formbach. Episkopo Ulrich la 1-a (Passau) konsekris Berengaron († 1108) unua abato. Ĉ. la jaro 1125 oni konstruis sur la loko de burgo malfruromanikan bazilikon. De 1150 ĝis la malfrua gotiko troviĝis en la abatejo famekonata skribskolo. Tie ĉi estiĝis en 1421 bibli-eldono riĉe bildigita. La abateja kirko ricevis en la 14a jarcento novan ĥorejon.

La monaĥejo sur kuprogravuraĵo de Michael Wening el la jaro 1721

Akvego terura de 1438 subkavigis tutan alon klostran kiu disfalis tute. Kelkaj uloj, inter kiuj estis ankaŭ la abato, per la akvoj kuntrenitis; ilia savo kelkajn kilometrojn pli avale sukcesis.

La nuna baroka juvelaĵo kirka konstruitis sub abato Benedikt Hepauer inter 1630 kaj 1637 kun transpreno de la romanika ĉirkaŭaĵa muraro kaj la gotika altarejo. En 1700 ĉirkaŭ estiĝis la duetaĝa abata domo. Sub abato Clarus la interno malfrubaroka faritis inter la jaroj 1728 kaj 1733. En la jaro 1803 ĉio sekularigitis kaj la monaĥa vivo abrupte finigitis. La klostra kirko iĝis simpla paroĥuja ekde 1806 kaj la aŭstraj posedaĵoj ŝtatigitis. La ejaron akiris Franz X. Bachmayr, kiu en 1857 venis en la posedon de grafo von Schätzler. La nordorienta biendometo iĝis paroĥestrejo.

La Kirko Ĉieliro de Mario estas patrina por la Mario-kirko en Neunkirchen (Aŭstrio).

Preĝejo[redakti | redakti fonton]

Ĉefa fasado klostrokirka
Ignaz-Egedacher-orgeno de 1732
Interno belega

La fasado de la dutura kirko estiĝis inter 1765 kaj 1770 fare de la konstruestro Johann Michael Schneitmann el Passau. Malkutimas ene kvar duonrondaj niĉokapeloj. En al 20a jarcento kelkaj malbonaj ŝanĝoj de la 19a jarcento (ĉefe la forigo de la vandostuko de Franz Josef Holzinger per ornamaĵpentrado) reprenitis. La freskoj, kie ĉefas scenoj el la vivo de la Dipatrino kaj la venko de Satano (altarejo), estas de Innozenz Anton Warathy. La ĉefaltaro de Holzinger el la jaro 1730 portas bildon de Bartolomeo Altomonte, kun la ĉielenpreno de la Virgulino.

Pro oftaj eksplodigoj en ne tro proksime situanta ŝtonrompejo la kirkonavo longece suferis rompetojn kiuj en 1962 per feraĵoj rekunmetitis.

Orgeno[redakti | redakti fonton]

La orgeno faritis en 1732 fare de Johann Ignaz Egedacher kaj restaŭritis en 2009 per la firmao Kuhn. Ĝi havas 20 registrojn sur du kavaroj kaj pedalon. La ludmaniero estas mekanika. Apartaĵo estas la ĝis hodiaŭ funkcianta piedpuŝa balgoblovilo.[1]

Votiva bildo[redakti | redakti fonton]

En la unua malantaŭa kapelo maldekstre estas skulptaĵo de madono kun la infano Jesuo de 1475. Ĝi originas al la ekda pilgrimokirko Maria am Sand kiu troviĝis sude de la abatejo. Temis pri la plej malnova kirko komunume ĉar pilgrimoj ekis jam en 1094. La ejo kun riĉaj stukaĵoj de Franz Xaver Holzinger malkonstruitis en 1831.

Iama paroĥuja kirko[redakti | redakti fonton]

La eksa paroĥuja Marteno-preĝejo perdis sian rolon en 1806; en 1826 ĝi malkonstruitis escepte de al altarejo kiu ekfunkciis tombejkapele kaj kadavrodeponeje. En 1975 malkonvitis ene freskoj el la 15a jarcento. Temis pri la plej malnova kirko komunume ĉar pilgrimoj ekis jam en 1094. La ejo kun riĉaj stukaĵoj de Franz Xaver Holzinger malkonstruitis en 1831.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Josef Eckl / Josef Duschl (eld.): Das Kloster Vornbach. 900 Jahre Benediktinische Kultur im Unteren Inntal. 1994.

Notoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

48.48613.4423