Abbottabad
Abbottabad | |||
---|---|---|---|
Administrado | |||
Lando | Pakistano | ||
Provinco | Nord-okcidenta lima provinco | ||
Retpaĝaro | www.abbottabad.gov.pk [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 105,999 (1 998) | ||
Geografio | |||
Koordinatoj | Koordinatoj: 34°9′N 73°13′O / 34.15°N, 73.217°O | ||
Alto | 1227 m | ||
![]() |
|||
|
|||
Alia projekto | |||
![]() |
|||
Abbottabad (urdue: ایبٹ آباد) estas urbo en la nord-okcidenta lima provinco de Pakistano. Ĝi situas 120 km norde de la ĉefurbo Islamabad kaj 200 km oriente de Peŝavaro. Pro sia alteco de 1227 m super marnivelo ĝi havas somere agrablan klimaton kaj estas ŝatata somera rifuĝejo.
Abbottabad havas plej multe da lernejoj kaj universitatoj en Pakistano kaj foje estas nomata "urbo de la lernejoj".
Laŭ televida deklaro de la usona prezidanto Barack Obama la estro de Al-Kaido Usama bin Laden estis mortigita je la nokto al la 2-an de majo en Abbottabad dum interpafado kun usonaj sekretservoj.