Abotabad
Aspekto

Abotabad | |||
---|---|---|---|
| |||
urbo unuiĝkonsilio de Pakistano urbego ![]() | |||
Administrado | |||
Lando | Pakistano | ||
Provinco | Nord-okcidenta lima provinco | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 105 999 (1998) | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 34° 9′ N, 73° 13′ O (mapo)34.1573.216666666667Koordinatoj: 34° 9′ N, 73° 13′ O (mapo) | ||
Alto | 1227 m | ||
![]() | |||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
Abotabad (urdue ایبٹ آباد) estas urbego en la nord-okcidenta lima provinco de Pakistano. Ĝi situas 120 km norde de la ĉefurbo Islamabado kaj 200 km oriente de Peŝavaro. Pro sia alteco de 1227 m super la marnivelo ĝi havas somere agrablan klimaton kaj estas ŝatata somera rifuĝejo.
Abotabad havas la plej grandan multon da lernejoj kaj universitatoj en Pakistano; pro tiu ĉi kialo, ĝi estas foje kromnomata «urbo de la lernejoj».
Laŭ televida deklaro de la usona prezidanto Barack Obama, la estro de Alkaido Usama bin Laden estis mortigita en la nokto al la 2-a de majo en Abotabad, dum interpafado kun usonaj sekretservoj.