Aborta rimo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Aborta Rimo estas rimiĝantaj radikoj kun diversaj finaĵoj (kor-a / for-e, send-u / fend-o), kiajn komence uzis en la Esperanta poezio la rusaj esperantistoj sub influo de sia gepatra lingvo. Sed dum en la rusa estas la finaĵoj preskaŭ englutataj, Esperanto ilin klare elparolas kaj tial tiu rimkutimo estas por Esperanto maltaŭga.

Parnasa Gvidlibro klarigas:


Bedaŭrinde, influate de la rusa poezio, kie la postakcentaj vokaloj estas ofte pli-malpli konfuze prononcataj, Zamenhof en siaj tradukoj allasis je la fino de du versoj vortoparojn kiel nia - akademio (FK 309) aŭ vundo - profunda (Rabistoj 112) ktp., ĉe kiuj la malsameco de la fina vokalo mortigas la komenciĝantan kunsonoron: tial tiajn misrimojn oni nomas abortaj. Liaj rusaj disĉiploj iris pluen, kaj uzis eĉ parojn, kiuj finiĝas per malsamaj konsonantoj, aŭ eĉ en kiuj unu vorto finiĝas per vokalo kaj la dua per konsonanto (ekz-e profanas - malsanon ĉe Miĥalski, A 299, aŭ bluzeto - karnon - peton - varman ĉe Ljubin, A 245). Tiaj finaĵoj ne estas rimoj, kaj zorga poeto devas ilin eviti.

Sed „nun alvenas mi al la plej forta“,
al rimo, kiun nomas mi aborta.
Kaj kiun uzas ĉefe niaj rusoj.
Ĝi sonas, kiel dum kantad‘ la tusoj.
En ĝi ja rimas la radikoj, nude,
sed la finaĵoj jam diverĝas krude.
Jen kontraŭ kio ĉiam mi ribelis.
Ĉu ĝi ne ŝiras al vi en orelojn?
Nek kunsonor‘, nek oreltikla ĉarmo:
ĝi estas tute superflua garno
de l‘ versoj. Ĉu do tial rompi kapon,
ke oni donu malagrablan frapon
al la oreloj tiel malĝentile?
Tute ne rimi estus pli facile,
kaj pli utile. Estas ja pli kara
la senrimeco, ol ĉi rimo knara!


Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.


Enciklopedio de Esperanto Enciklopedio de Esperanto

Flago de Esperanto
Ĉi tiu teksto estas prenita el la Enciklopedio de Esperanto 1934. Vi povas plibonigi ĝin per vikiigo kaj aktualigo de la enhavo. Kiam la origina teksto estos sufiĉe vikiigita kaj aktualigita, forigu ĉi tiun kadron, kaj anstataŭe enmetu la ŝablonon EdE en la artikolon.

Enciklopedio de Esperanto

Enciklopedio de Esperanto

Aborta rimo v. Rimo

Precipe ĉe rusoj oni trovas krome radikrimojn (abortajn rimojn), tio estas: rimantaj radikoj kun diversaj finaĵoj (anĝelo-peli, grandaj-lando); ĉi tiu rimkutimo ŝajnas tute maltaŭga por E, kie la finaĵoj estas klare elparolataj kaj devas ne esti englutitaj.