Abu Kamal

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Abu Kamal
urbo
Oficiala nomo: arabe أبو كمال
Ŝtato Sirio Sirio
gubernio Dair az-Zaŭr
Situo Abu Kamal
 - koordinatoj 34° 27′ N 40° 56′ O / 34.450 °N, 40.933 °O / 34.450; 40.933 (mapo)
Loĝantaro 52 000 (takso de 2003)
Horzono UTC+2
Situo de la urbo en Sirio
Situo de la urbo en Sirio
Situo de la urbo en Sirio
Vikimedia Komunejo: Al-Bukamal

Abu Kamal (arabeأالبوكمال‎ aŭ أبو كمال, latinliterigo laŭ DMG Abū Kamāl, foje ankaŭ latinliterigata Al-Bukamal) estas urbo de Sirio. Ĝi situas en la oriento de la lando, en la gubernio Dair az-Zaŭr, borde de la rivero Eŭfrato. Laŭ takso el la jaro 2003, tiam en la urbo vivis 52 000 loĝantoj.

La plej proskima limpasejo al Irako foras nur sep kilometrojn, kaj la ruinoj de la antikva urbo Mari naŭ kilometrojn. La ĉirkaŭa pejzaĝo estas dezerta, kaj nur en akvumita aero laŭlonge de la rivero Eŭfrato eblas agrikulturo. Eĉ paŝtejoj por nomadaj beduenaj bestobredistoj apenaŭ ekzistas.

la rivero Eŭfrato ĉe Abu-Kamal