Adam Michna

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Adam Václav Michna z Otradovic (naskiĝis ĉ. 1600 en Jindřichův Hradec - mortis la 2-a de novembro 1676 samloke) estis ĉeĥa poeto, orgenisto kaj komponisto.

Li studis ĉe la jezuita gimnazio de sia hejmurbo, kie li administris gastejon krom sian postenon kiel orgenisto. Michna estas konsiderata kiel la plej elstara reprezentanto de la memstara ĉeĥa stilo en la barokmuziko.

Verkaro

Titolpaĝo de Česká mariánská muzika el 1647

Michna eldonis du kantarojn: "Česká mariánská muzika" kaj "Svatoročnì muzika", kiuj enhavas kvar- ĝis kvinvoĉajn kantojn en homofona komponmaniero. Plua kolekto, "Loutna česká", estas nur fragmente konservita. Krome li verkis kvin mesojn, du litaniojn kaj Te Deum. Krome manuskripte estas postlasitaj unu Magnificat kaj la meso "Missa Sancti Venceslai". En tiu ĉi alternas strikte polifoniaj partoj malnovstilaj kiel la Kyrie kaj la Agnus Dei kun homofonaj partoj kaj koncert und konzerteskaj solopartioj (en la Gloria kaj Credo).

Eksteraj ligiloj

greke Aktuala katalogo de la verkoj de Michna en la VD17 greke Informoj pri Adam Michna en katalogo de la Germana Nacia Biblioteko (germane)

Sondosieroj

greke Andělské přátelství greke Chtíc aby spal