Kredokonfeso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Credo)

Kredokonfeso (latine "credo" - “mi kredas”, de "credere" - “kredi”) estas parto de la kristana diservo. Mallongaj versioj estas konataj ekde la frua eklezio, ĉefe en la rito de bapto, tamen ne entenata en ĉiuj liturgiaj formoj. En la diversaj kristanaj eklezioj la kredokonfeso aperas en malsamaj partoj de la diservo, kutime tamen lige kun la bapto aŭ la eŭkaristio.

Formoj[redakti | redakti fonton]

Kiel kredokonfeso la ortodoksa eklezio utiligas la t.n. nicean Kredon, pli ekzakte la nicea-konstantinopolan kredokonfeson. Ĝin uzas ankaŭ la katolika eklezio ĝenerale en la meso, sed en la bapto kaj la konfirmacio kaj foje en la meso ĝi uzas la t.n. apostolan Kredo-n. Tiu ĉi lasta estas la kutima konfeso en protestantismaj diservoj. Dum solenaj ekumenaj celebradoj, oni normale elektas la nicea-konstantinopolan kredokonfeson. La okcidentaj eklezioj, malkiel la orientaj, ĝenerale inkludas la frazojn "Dio el Dio" kaj "kaj la Filo" (Filiokvo), kiuj ne troviĝas en la kredokonfeso de la Unua Koncilio de Konstantinopolo. Preskaŭ ĉiuj eklezioj uzas la singularan nombron, "Mi kredas … mi konfesas … mi atendas", anstataŭ la pluralan "Ni kredas … ni konfesas … ni atendas" de la koncilio.

Teologia funkcio[redakti | redakti fonton]

Teologie la kredokonfeso estas konfirmo de la ĝusta kredo, por dislimigi sin de la herezo ene de la kristanaj eklezioj. Ja ekzistas en modernaj diservoj ankaŭ konfesformoj, kiuj esprimas la propran kredorigardon, sed tio ne estas la praa funkcio. Je la komenco la Kredo precipe rilatas kun la bapto. Poste oni uzis ĝin pli forte kiel kredodokumento, per kiu oni povas pruvi la legitimecon de la propra kredo. Tial en la plejmultaj eklezioj la Kredo ankaŭ hodiaŭ staras en konekto kun la evangelia proklamado kaj la bapto:

  • En la katolikismo kaj la ortodoksismo oni parolas la Kredo-n kiel eron de la ordinariumo kutime je dimanĉoj kaj festotagoj inter prediko kaj porpetoj. Ĝi estas ero de la vortodiservo. La kredantoj konfesas antaŭ la komunio denove la fidon, kvazaŭ kiel kondiĉo, ĉar laŭ katolika kompreno la kredo prezentas la kondiĉon por la komunikomunumo. Je tiu ĉi punkto de la meso ankaŭ en la antikva epoko la ankoraŭ ne baptitoj, kiuj do formale ja ne akceptis la kredon, devis forlasi la diservon.
  • En la protestantismo la loko de la kredokonfesado estas tiu parto de la diservo titolita per „evangelio kaj konfeso“. Tio signifas: La kredokonfeso estas deklamata aŭ antaŭ aŭ post laprediko, se en la diservo ne okazis bapto.
  • En la Islamo, "Mi atestas ke nenia dio ekzistas krom Dio, kaj mi atestas ke Mohamedo estas la sendita de Dio" (Aŝadu an la ilala il alah ŭa aŝadu anna muĥamadam raĉululah) estas la kredokonfeso.

Historio[redakti | redakti fonton]

En la frua kristanismo oni proklamis kredokonfeson dum la baptorito. Poste, patriarko Timoteo de Konstantinopolo enmetis la Kredokonfeson nicea-konstantinopolan en la bizancan diservan liturgion. En la jaro 589, kiam reĝo Rekared konvertiĝis de la arianismo, la 3-a koncilio de Toledo en Hispanio enmetis tiun kredokonfeson en la okcidentan mesliturgion. Tiutempe oni proklamis la kredokonfeson antaŭ la Patro Nia, kvazaŭ antaŭkondiĉo por la komunio. Ekde Hispanio tiu enmeto en la mesliturgion disvastiĝis dum la 8-a jarcento en la Franka Imperio. Pro la diskutita frazo "kaj la Filo" (Filiokvo), tiam aldonita al la teksto, Papo Leono la 3-a rekomendis ne inkludi la kredokonfeson en la meso. Nur en 1014 Benedikto la 8-a enprenis la kredokonfeson en la roman liturgion, onidire laŭ deziro de imperiestro Henriko la 2-a, kiu okaze de sia koronado kiel imperiestro miris pri ties manko en la roma liturgio.

Teksto[redakti | redakti fonton]

Latine[1] Esperante[2]
Credo in unum Deum,
patrem omnipotentem, factorem cæli et terræ,
visibilium omnium et invisibilium.
Et in unum Dominum Jesum Christum,
Filium Dei unigenitum.
Et ex Patre natum ante omnia sæcula.
Deum de Deo, lumen de lumine,
Deum verum de Deo vero,
genitum, non factum,
consubstantialem Patri:
per quem omnia facta sunt.
Qui propter nos homines et propter nostram salutem
descendit de cælis.
Et incarnatus est
de Spiritu Sancto
ex Maria Virgine,
et homo factus est.
Crucifixus etiam pro nobis
sub Pontio Pilato;
passus et sepultus est,
et resurrexit tertia die, secundum Scripturas,
et ascendit in cælum,
sedet ad dexteram Patris.
Et iterum venturus est cum gloria
judicare vivos et mortuos,
cujus regni non erit finis.
Et in Spiritum Sanctum, Dominum et vivificantem:
qui ex Patre Filioque procedit.
Qui cum Patre et Filio simul adoratur
et conglorificatur:
qui locutus est per Prophetas.
Et unam, sanctam, catholicam
et apostolicam Ecclesiam.
Confiteor unum baptisma
in remissionem peccatorum.
Et expecto resurrectionem mortuorum,
et vitam venturi sæculi. Amen.
Mi kredas je unu Dio,
la Patro ĉiopova, Kreinto de la ĉielo kaj de la tero,
de ĉiuj aĵoj videblaj kaj nevideblaj.
Kaj je unu Sinjoro Jesuo Kristo,
nununaskita Filo de Dio,
kaj el la Patro naskiĝinta antaŭ ĉiuj jarcentoj:
Dio el Dio, Lumo el Lumo,
Dio vera el Dio vera,
generita, ne kreita,
samsubstanca kun la Patro;
per kiu ĉio estas farita.
Por ni homoj kaj por nia savo
descendis de la ĉieloj.
Kaj per la Sankta Spirito
Li enkarniĝis el la Virgo Maria
kaj fariĝis homo.
Krucumita por ni sub Pontio Pilato,
Li mortis kaj estis entombigita,
La trian tagon Li resurektis laŭ la Skriboj,
ascendis al la ĉielo kaj sidas dekstre de la Patro.
Kaj Li revenos en gloro, juĝi la vivantojn kaj mortintojn,
Kaj Lia regno estos senfina.
Mi kredas je la Sankta Spirito, Sinjoro kaj Viviganto,
kiu devenas el la Patro kaj la Filo.
kiu kun Patro kaj Filo same estas adorata kaj glorata;
kiu parolis per la profetoj.
Kaj je unu eklezio: sankta, katolika kaj apostola.
Mi konfesas unu bapton por pardono de la pekoj.
Kaj mi atendas la resurekton de la mortintoj
kaj la vivon en la estonta mondo. Amen.

Ceremonioj[redakti | redakti fonton]

Aktuale la sola ceremonio, kiu akompanas la proklamon de la Kredokonfeso en la meso, estas tio ĉi: je la vortoj de la nicea-konstantinopola kredokonfeso, "Kaj per la Sankta Spirito Li enkarniĝis el Maria, la Virgulino, kaj fariĝis homo", aŭ la relativa frazo de la apostola, oni kliniĝas. En la festoj de Kristnasko kaj Anunciacio oni genuiĝas.

Antaŭ la revizio de la roma liturgio en la jaro 1970, anstataŭ kliniĝi oni genufleksis je tiuj vortoj. Plue oni krucosignis sin dum la lastaj vortoj de la kredokonfeso, "kaj la vivon en la estonta mondo". Tiun formon de la roma liturgio oni nun nomas la trenta meso.

En la protestantismo oni kutime diras la kredokonfeson starante, ne mallevante la kapon (kontraŭe al tio, kion oni faras dum preĝado), sed rigardante la altarkrucon.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Laŭ la Roma Meslibro, 2002
  2. Laŭ Adoru, eldonita de IKUE kaj KELI, eldonejo Ponto 2001.