Addu

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Addu
ISS011-E-8500.jpg
Administrado
Demografio
Loĝantaro 33 694  (2013) [+]
Loĝdenso 3 035 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 0° 38′ S, 73° 9′ O-0.6333333333333373.15Koordinatoj: 0° 38′ S, 73° 9′ O [+]
Areo 11,1 km² (1 110 ha) [+]
Horzono UTC+05:00 [+]
Situo de Addu
Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Addu Atoll [+]
Information icon.svg
vdr
la atolo Addu Atoll vidita el la kosmo. Notu la kontinuan rifon kiu protektas la atolon el okcidento kaj sudokcidento.

Addu, mahle ސ. އަތޮޅު, antaŭe ankaŭ konata kiel Seenu, estas la plej suda atolo de la Maldivoj. La atoloj Addu kaj Fuvahmulah, lokita 52 kilometrojn norde de Addu, konsistigas la parton de la Maldivoj en la Suda Hemisfero. La atolo Addu Atoll situas 541 kilometrojn sude de Maleo. Administre, la atolo Addu estas la loko de la samnoma urbo Addu, kutime angle nomata Addu City, unu el la du urboj de Maldivoj. Addu City konsistas el la loĝataj areoj de la atolo Addu, nome la naturaj insuloj de Hulhudhoo, Meedhoo, Maradhoo, Feydhoo kaj Hithadhoo. La urbo konsistas el pluraj distriktoj, kies nomoj tamen ne identas al la insulaj nomoj. Krom la areoj de la urbo, la atolo havas kelkajn neloĝatajn insulojn, inkluzive de la insulo Gan, kie situas la samnoma internacia flughaveno Gan.

serena mateno en Addu