Frutigen-Suba Simme-Valo (administra distrikto)
| Administra distrikto Frutigen-Suba Simme-Valo | |
|---|---|
| administra distrikto de la kantono Berno | |
| Kantono | Berno |
| Ĉefloko | Frutigen |
| Geografia situo | CH1903: 616200 / 159140 (mapo)46.583333337.65Koordinatoj: 46° 35′ N, 7° 39′ O; CH1903: 616200 / 159140 (mapo) |
| Nombro de loĝantoj | 39033 (2010-01-01) |
| Areo | 773,93 km² |
| Loĝantardenseco | loĝantoj/km² |
| Federacia Kodo | 0249 |
La 'administra distrikto Frutigen-Suba Simme-Valo estas administra unuo de Kantono Berno. Ĝi havis 39033 loĝantojn la 1-an de januaro 2010. Ĝia ĉefloko estas la komunumo Frutigen. Ĝi apartenas al la administra regiono Berna Oberlando.
Geografio
[redakti | redakti fonton]La teritorio de la administra distrikto Frutigen-Suba Simme-Valo entenas la valon de la rivero Kander kaj la suban parton de la valo de la rivero Simme, la ĉefa alfluanto de Kander.
Historio
[redakti | redakti fonton]La administra distrikto Frutigen-Suba Simme-Valo estis fondita kadre de la reformo de la malcentra administracio de Kantono Berno kun efiko je la 1-a de januaro 2010. Ĝi estiĝis per kunigo de la malnovaj distriktoj Frutigen kaj Suba Simme-Valo kun la escepto de Niederstocken, Oberstocken kaj Reutigen, kiuj estis atribuitaj al la nova administra distrikto Thun.
Komunumoj de la administra distrikto Frutigen-Suba Simme-Valo
[redakti | redakti fonton]La administra distrikto Frutigen-Suba Simme-Valo konsistas (stato en 2009) el 13 komunumoj, el kiuj la urbo Spiez estas la plej granda. Jen la listo:
| Blazono | Nomo | Loĝantoj (2010-01-01) |
Areo en km² |
Komunumkodo |
|---|---|---|---|---|
| Adelboden | 3586 | 88.20 | 0561 | |
| Aeschi ĉe Spiez | 2004 | 30.88 | 0562 | |
| Därstetten | 859 | 32.80 | 0761 | |
| Diemtigen | 2143 | 129.94 | 0762 | |
| Erlenbach en Simme-Valo | 1723 | 36.73 | 0763 | |
| Frutigen | 6700 | 71.74 | 0563 | |
| Kandergrund | 811 | 32.07 | 0564 | |
| Kandersteg | 1198 | 134.58 | 0565 | |
| Krattigen | 966 | 6.11 | 0566 | |
| Oberwil en Simme-Valo | 800 | 46.09 | 0766 | |
| Reichenbach en Kander-Valo | 3450 | 125.70 | 0567 | |
| Spiez | 12487 | 16.75 | 0768 | |
| Wimmis | 2306 | 22.34 | 0769 | |
| Totale | 13 | 39033 | 773,93 | 0249 |
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]
| ||||||




