Administracia juĝistaro en Hungario

El Vikipedio, la libera enciklopedio

En Hungario, malgraŭ la ekzisto de memstara administracia juĝistaro ĝis 1949, la juĝistaroj administracia kaj privata hodiaŭ ne estas apartigitaj.

La fundamenta leĝo de la 23-a de oktobro 1989 (t.e. la hungara konstitucio) tekstas, ke "la kontrolon pri la laŭleĝeco de la individuaj decidoj de la administracioj zorgas la tribunaloj".

Ekde la 1-a de januaro 1999 la administraciajn juĝaferojn prizorgas:

  • la departementaj tribunaloj;
  • la apelaciaj kortumoj;
  • la administracia sekcio de la Supera Kortumo.

La Supera Kortumo povas nuligi kaj, laŭkaze, refari la kontraŭleĝajn aktojn. Ĝi eĉ povas meminiciate doni pri diskutebla temo solenan decidon, kiu estas publikigita en la oficiala gazeto, kaj kiu trudiĝos al ĉiuj.

Krome la Supera Kortumo rolas kiel konsilanto. Ĝi estu alvokita por doni sian opinion pri la leĝaj projektoj kaj pri la dekretaj projektoj koncerne la justican organizon aŭ la juĝistaran kompetentecon.