Administracia juĝistaro en Turkio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

En Turkio la administracia juĝistaro konsistas el:

  • unuainstance: la administraciaj tribunaloj kaj la fiskaj tribunaloj;
  • apelacie: la regionaj administraciaj tribunaloj;
  • kasacie: la Ŝtata Konsilio, kies ekziston antaŭvidas la konstitucio.

Por plenumi siajn juĝkompetentojn la Ŝtata Konsilio enhavas sekciojn pri administraciaj konfliktoj kaj pri fiskaj konfliktoj. Krome la juĝaferojn povas ekzameni asembleo de jurisprudenca unuecigo.

Se la Ŝtata Konsilio estas pliparte kasacia juĝisto, tamen ĝi unua- kaj lastinstance verdiktas pri la publikadministraciaj aŭ ministraj reglamentoj kaj pri la aktoj koncernantaj la individuan situacion de la publikaj chefoficistoj.

Kiel konsilanto, la Ŝtata Konsilio donas sian opinion pri la leĝprojektoj, la projektoj de publikadministraciaj reglamentoj, la koncesiaj kontraktoj, kaj chiuj demandoj, kiujn al ĝi adresas la respublika prezidento aŭ la ĉefministro. Ĝiaj opinioj ne devigas la registaron, sed estas ĝenerale sekvataj.