Adolf Daens

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Adolf DAENS [dans] (naskiĝis en Aalst la 18-an de decembro 1839 kaj mortis samurbe la 14-an de junio 1907) estis belga sacerdoto kaj politikisto.

Daens rimarkis la humiligajn cirkonstancojn en kiuj laboristoj, sed ankaŭ junaj infanoj, devis labori en la fabrikoj de Aalst. Li provis persvadi la fabrikestrojn doni pli bonajn vivcirkonstancojn kaj normalan salajron, sed li tute fiaskis. Pro tio li komencis protestkampanjojn kune kun sia frato Pieter Daens en gazeto eldonita de tiu ĉi, li sendigis ŝtatajn kontrolistojn al la fabrikoj, sed ĉio tio ne sukcesis ŝanĝi la situacion. Pro tio li eniris la politikon kaj fondis en 1893 Christene Volkspartij (Kristana popolpartio), inspirita de la papa encikliko Rerum Novarum de papo Leono la 13-a. La nova Kristana Popolpartio provis demokratiigi kaj radikaligi la ekzstantan katokian partion. Daens estis elektita parlamentano, sed ricevis fortan kontraŭstaron de la katolika partio, de la riĉa burĝaro kaj de la eklezia superularo. Vizito al la papo, en kiu li volis klarigi, ke la tiel nomata katolika partio kunlaboris kun la riĉa burĝaro kaj volis konservi infanlaboron en Belgio, estis rifuzita al li. Anstataŭe li estis eksigita el la funkcio de pastro, sed tamen li plu laboris kontraŭ la maljusteco.

Adolf Daens estas konsiderata unu el la plej famaj loĝantoj de Belgio kaj li atingis la 5-an lokon en la konkurso La plej grava belgo.

Literaturo, filmo kaj muzikteatraĵo

Louis Paul Boon publikigis en la jaro 1971 sian romanon Daens (plena titolo: Pieter Daens of hoe in de negentiende eeuw de arbeiders van Aalst vochten tegen armoede en onrecht, Pieter Daens aŭ kiel en la 19-a jarcento la laboristoj de Aalst batalis kontraŭ malriĉeco kaj maljusteco) en kiu Pieter Daens rakontas pri siaj travivaĵoj kun sia frato Adolf.

Tiu ĉi libro estis je la bazo de la populara filmo Daens fare de reĝisoro Stijn Coninx en 1992 (kun Jan Decleir kiel ĉefrolulo Adolf Daens).

Fine de 2008 aperis en Antverpeno la muzikteatraĵo Daens, bazita sur la libro kaj la filmo.

Eksteraj ligiloj