Adolf Loos

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Adolf LOOS (n. 10-an de decembro 1870, Brünn, Aŭstra-Hungara Monarĥio (hodiaŭ Brno, Ĉeĥio – m. 23-an de aŭgusto 1933, Kalksburg, Aŭstrio) estis aŭstra arkitekto; liaj domoj forte influis la eŭropan modernan konstruadon post la unua mondmilito.

Li studis en Dresden, poste agadis ĉefe en Vieno, kvankam li pasigis 4-5 jarojn en Usono (1893–97) kaj en Parizo (1924–28).

Li distingis sin de la secesio, pli poste de historiismo kaj en 1898 anoncis, ke li evitos la superfluajn ornmamaĵojn. Lia unua konstruaĵo estis la Karma-villo (1904–06) en Clarens, proksime al Montreux, Svislando, kiu montris geometrian simplecon. Tiun sekvis la viena Steiner-villo en 1910, kiun multaj arthistoriistoj taksas la unua moderna konstruaĵo, plej ofte pro la fasado ellaborita per simetriaj kombinoj de trianguloj.

Li ankaŭ verkis studaĵojn, en kiuj li argumentis pri superflueco de la ornamaĵoj. La plej konata konstruaĵo de Loos estas la vienaj domoj de Goldman kaj Salatsch el 1910. Ili havas klasisisman eksteron sed per plataj, malplenaj, poluritaj marmorsurfacoj. Li konstruis dum sia restado en Francio en 1926 la loĝdomon de la dadaisma pentristo Tristan Tzara.