Adolf Muschg

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Adolf MUSCHG [adolf muŝg] (naskiĝis la 13-an de majo 1934 en Zollikon en kantono Zuriko) estas svisa verkisto kaj literatursciencisto.

En Zuriko kaj Cambridge li studis germanistikon, anglistikon kaj filozofion. De 1959 ĝis 1962 li estis instruisto en gimnazio, poste li instruis en diversaj altlernejoj, i.a. en Germanio, Japanio kaj Usono. En la jaro 1970 li fariĝis profesoro pri germana lingvo kaj literaturo en la Svisa Federacia Instituto pri Teknologio en Zuriko.

Ekde 1976 li estas membro de la Akademie der Künste (= Akademio de la Artoj) en Berlino, kies prezidanto li fariĝis en 2003. Krome li estas membro de la Akademie der Wissenschaften und Literatur (Akademio de la sciencoj kaj la literaturo) en Majenco kaj de la Deutsche Akademie für Sprache und Dichtung (= Germana Akademio de lingvo kaj poezio) en Darmstadt.

Listo de verkoj

  • Im Sommer des Hasen (romano, 1965)
  • Gegenzauber (romano, 1967)
  • Rumpelstilz. Ein kleinbürgerliches Trauerspiel (tragedio, 1968)
  • Mitgespielt (romano, 1969)
  • Liebesgeschichten (rakontoj, 1972)
  • Albissers Grund (romano, 1974)
  • Entfernte Bekannte (rakontoj, 1976)
  • Gottfried Keller (biografio, 1977)
  • Baiyun oder die Freundschaftsgesellschaft (romano, 1980)
  • Literatur als Therapie? (eseo, 1981)
  • Leib und Leben (rakontoj, 1982)
  • Das Licht und der Schlüssel. Erziehungsroman eines Vampirs (romano, 1984)
  • Goethe als Emigrant (eseoj, 1986)
  • Der Turmhahn und andere Liebesgeschichten (rakontoj, 1987)
  • Der Rote Ritter. Eine Geschichte von Parzifal (romano, 1993)
  • Sutters Glück (romano, 2001)
  • Das gefangene Lächeln (rakonto, 2002)

Premioj

Eksteraj ligiloj

greke http://www.suhrkamp.de/autoren/muschg/muschg_bio.htm greke http://fm-eth.ethz.ch/eth/peoplefinder/FMPro?-db=whoiswho.fp5&-format=who%5fdetail%5fde.html&-lay=html&-op=cn&sortfield=who%5ffirstname&-op=cn&who%5fstatus=1&-recid=34713&-find=