Agioi Anargiroi-Kamatero aŭ Agii Anargiri-Kamatero (grekeΆγιοι Ανάργυροι-Καματερό) estas municipo en la historia regiono Atiko, Grekio, ekzistanta ekde la jaro 2011. Ĝi estas antaŭurbo de Ateno, kaj situas en la administra regiono Atiko kaj la regiona unuo okcidenta Ateno. Tiel ĝi apartenas al la okcidenta parto de la Atena Metropola Areo (grekeΜητροπολιτική Περιοχή της Αθήνας). Laŭ la stato de 2011, en la municipo vivis 62 529 loĝantoj sur areo de 9,53 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 6 562 loĝantoj/km².