Agnotologio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Robert Neel Proctor en Fenikso (Arizono) en 2009

Agnotologionescistudo (el la antikva greka: ἄγνωσις [agnoosis] "nescio" kaj λογία [logia], studo) estas studo pri kiel estas kaŭzitaj nescio kaj dubo pri temo, ĉefe la publikigo de malprecizaj aŭ misgvidaj datumoj. Ĉi tiu novvorto estas forĝita de Robert Neel Proctor, profesoro de scienchistorio kaj teknologio ĉe Universitato Stanford. Pli ĝenerale, la termino ankaŭ substrekas la pli kaj pli ofta kondiĉo en kie pli kono de temo lasas pli necerta ol antaŭe.

Ĝi ankaŭ studas kiel scio ne ĝisatingas homojn. Ekzemple nocio de platotektoniko ne estis konata, ĉar ĝi estis cenzurata por la sukceso de submarŝipa milito.