Agrikulturaj protestoj en Germanio (2023-2024)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kamparanaj protestoj ĉe la Brandenburga pordego en Berlino (la 15-an de januaro 2024).

La germanaj agrikulturaj protestoj (2023-2024) estas serio de naciaj protestoj kiuj estas parto de la eŭropa agrikultura ribelo kiu okazas en Germanio. Tiuj ĉi protestoj estas farataj de germanaj kamparanoj kaj agrikulturistoj, kiuj malkonsentas kun la limigaj eŭropaj politikoj, kiuj laŭ ili malhelpas la agrikulturan produktadon de la lando. Ĉi tiuj manifestacioj okazas ekde la 18-a de decembro 2023, kaj ĝis hodiaŭ ĉi tiuj protestoj daŭre invadas la stratojn kaj ŝoseojn de Germanio.