Ah ! si j'étais riche (filmo)
Ah ! si j'étais riche | |
---|---|
filmo | |
Originala titolo | Ah ! si j'étais riche |
Originala lingvo | franca lingvo |
Kina aperdato | 2002 |
Ĝenro | komedia filmo |
Reĝisoro(j) | Michel Munz • Gérard Bitton |
Loko de rakonto | Parizo |
Rolantoj | Jean-Pierre Darroussin • Valeria Bruni Tedeschi • Richard Berry • Darry Cowl • Jean Dujardin • Anne Marivin • Didier Flamand • François Morel • Frédéric Bouraly • Gérard Chambre • Helena Noguerra • Henri Guybet • Noémie Lvovsky • Philippe Duquesne • Sophie Mounicot • Tony Gaultier • Zinedine Soualem |
IMDb | |
Ah ! si j'étais riche (Ha! se mi estus riĉa) estas franca filmo, de Michel Munz kaj Gérard Bitton aperinta en 2002.
Temo
[redakti | redakti fonton]Aldo, modesta reprezentanto de har-ŝampuoj, kolerigas sian edzinon Alice, kiam li aĉetas novan aŭton por sia laboro dum la paro jam baraktas kun ŝuldoj. Tiu evento estas troa por Alice, kiu subite anoncas al Aldo sian intencon eksedziniĝi kaj foriri al Montpellier. Li atingas kulminon kiam lia superulo emeritiĝas kaj estas anstataŭita de Gérard, eksa kolego kaj amiko de Aldo, kaj tiu fariĝas amanto de lia edzino. Tamen, kelkajn tagojn poste, ludante sola al Loto, Aldo gajnas la plej grandan lotaĵon: 10 milionojn da eŭroj. Ĉar Aldo kaj Alice estas geedziĝintaj sub kontrakto de "komunumo limigita al akiroj", Aldo decidas kaŝi la novaĵon al Alice ĝis la eksedziĝo estas efektiva. Dume, li ĝoje profitas el sia nova fortuno kaj nerekte profitigas siajn kolegojn eksigitajn de Gérard...
Teĥnikaĵoj
[redakti | redakti fonton]- Titolo: Ah ! si j'étais riche
- Reĝisoro: Michel Munz kaj Gérard Bitton
- Aperdato: 27-a de novembro 2002
- Filmo: Franca
- Ĝenro: Komedio
- Produkta jaro: 2002
- Daŭro: 1 horo 45 minutoj
- Buĝeto: 7.59 milionoj da eŭroj
Rolularo
[redakti | redakti fonton]- Jean-Pierre Darroussin: Aldo Bonnard
- Valeria Bruni-Tedeschi: Alice, edzino de Aldo
- Richard Berry: Gérard, superulo de Aldo
- François Morel: Jean-Phil
- Zinedine Soualem: Benhassine
- Darry Cowl: Sylvain
- Helena Noguerra: Priscille, luksa prostituitino
- Tony Gaultier: Morillon
- Jean Dujardin: Vendisto ĉe Weston
- Sophie Mounicot: S-ino Gammet, estrino de frizista salono
- Didier Flamand: S-ro Agenor
- Noémie Lvovsky: Claire
- Henri Guybet: S-ro Brun