Aidas

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Aidas estas litovlingva vira persona nomo (variaĵo de aidas, en traduko eĥo).

Krom en la formo de persona nomo, la vorto aperas kiel parto de la titoloj de pluraj historiaj kaj nunaj litovlingvaj gazetoj, ekzemple "Aidas" (1923 - 1930, gazeto por litovlingvaj ekzilintoj en Usono), "Aidas" (1938-1939, eldonita en la tiutempe politike okupita Vilno), "Baltijos aidas" ("eĥo de Baltio", eldonita en 1931-1932 dufoje semajne en Klaipėda), "Kauno aidas" ("eĥo de Kaŭno", eldonita en 1988-1996 en Kaunas), "Lietuvos aidas" ([1], "eĥo de Litovio", eldonita en 1917-1918 en Vilno, 1928-1940 en Kaŭno kaj ekde la jaro 1990 ree en Vilno) kaj "Žemaičių aidas" ("eĥo de Ĵemajtio", eldonita ekde la jaro 1994 en Telšiai).

historia titolpaĝo de la gazeto Lietuvos aidas de la 18-a de februaro 1918, redaktata de la estonta prezidanto Antanas Smetona, en kiu publikiĝis la deklaro de sendependeco de la nova respubliko Litovio du tagojn pli frue
Aidas Giniotis, kunfondinto de la teatro Keistuolių Teatras, "teatro de stranguloj"

Konatuloj kun tiu persona nomo[redakti | redakti fonton]

  • Aidas Giniotis (naskiĝis en 1964), litova aktoro, reĝisoro kaj kunfondinto de la teatro Keistuolių Teatras
  • Aidas Labuckas (naskiĝis en 1968), litova ŝakludisto
  • Aidas Preikšaitis (naskiĝis en 1970), litova futbalisto

Rilatoj al Esperanto[redakti | redakti fonton]