Akĉento

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Akĉento estas aro da devioj, karakteriza por certa homgrupo, de la prononca normo de iu lingvo. Kutime temas pri grupo de ne-denaskaj parolantoj de la lingvo, precipe denaskaj parolantoj de certa alia lingvo.

Akĉento povas, simile al dialekto, perfidi la etnecon de la parolanto. Ofte al iu akĉento ligiĝas certa prestiĝo, kiu povas, sed ne devas identi kun la prestiĝo de la koncerna etno. Se ekzistas pluraj "normoj" pri iu lingvo, parolata en pluraj lokoj, ankaŭ la uzo de la termino "akĉento" varias.

Akĉento ne nepre malfaciligas la komprenon, sed povas tion fari, se ĝi malebligas la distingon inter certaj fonemoj. Ne intermiksu akĉenton kun akcento Ŝablono:Neologismo